Saturday 20 December 2008

Sunday 7 December 2008

Naskiĝfesto de Zamenhof kaj Krisnaska Festo


La Sud-Londona Esperanto Group kore invitas vin ĉeesti nian jenan okazaĵon: Naskiĝfesto de Zamenhof kaj Krisnaska Festo je Sabato la 13a de Decembro 2008 2:00ptm - 6:00ptm. Estos multa manĝetoj, trinkaĵoj, muziko, diversaj distraĵoj, kaj kantado de Krisnaska kantoj. Bonvolu veni kaj alporti ion por kunmanĝi aŭ kuntrinki, se vi deziras, sed plej grave alportu vin mem kaj amikojn por partopreni ĝuindan feston!

Pro la manĝoprovizado, bonvolu sciigi al ni se vi povos aŭ ne povos ĉeest pere de esperanto-sleg je tiscali.co.uk. Dankon

Wednesday 22 October 2008

Piroteknika Vespero

Ni kore invitas vin ĉeesti ĉe la domo de S-ino Greta Buttinger je: Sabato la 1a de Novembro 2008 komence 6:30 ptm. Bonvolu kunporti ion por kunmanĝi aŭ kuntrinki, se vi eblas. Bonvolu sciigi al ni se vi povos ĉeesti pere de esperanto-soef je tiscali.co.uk

Saturday 4 October 2008

Revivigo de SOEF 09/09/2006

Kunveno je la revivigo de SOEF je Tooting Bec. Prelego de Ian Fantom. En la foto de maldekstre estas Gregory Porilo, TBA, Ian Fantom, Elisabeth Michel, Kevin Murray, Inkeri kaj Roy Cliffe.

Saturday 13 September 2008

Komitato de SOEF 2008/9

La Komitato de SOEF de maldesktre estas Elena Sherstnyova, Gregory Porilo, Kevin Murray, Roy kaj Inkeri Cliffe foto prenita de Annice Szrajbman la prezidanto.

Wednesday 4 June 2008

Rezulto de la Poŝta Balotado









PostenoKandidatoPorKontraŭAbstini
PrezidantoAnnice Szrajbman1811
Honora PrezidantoGreta Buttinger1901
SekretarioGregory Porilo1802
KasistoElena Sherstnyova1712
Publikigado kaj InterretoKevin Murray1811
Ekstera KonsultantoIan Fantom1163

Saturday 19 April 2008

Eksterordinara kunveno 31an de majo

Pro ĝenerala manko da intereso el niaj membroj, kaj ankaŭ manko da bona vetero, ni bedaŭrinde prokrastas la proponitan piknikon en Riĉmond Parko kiun ni esperis organizi sabaton la 26an de aprilo. Espereble ni reorganizos ĝin iam dum junio aŭ julio. Aparte, eksterordinara kunveno okazos sabaton la 31an de majo por elekti nian novan komititaton. Tiu estos grava kunveno kaj ni esperas, ke vi strebos ĉeesti. Kontaktu la sekretario esperanto-soef je tiscali.co.uk

La intertempa komitato staras jene, kaj iaj aliaj proponoj atingu la sekretarion antaŭ la 30a de aprilo 2008:
  • Prezidanto – Annice Szrajbman
  • Sekretario – Gregory Porilo
  • Kasisto – Elena Sherstnyova
  • Publikeca kaj Retpaĝa Oficisto – Kevin Murray
  • Ekstera Konsilanto – Ian Fantom

Ni ankaŭ ricevis proponon elekti Greta Buttinger kiel Honora Prezidanto.

Ĉiuj la supraj oficistoj bezonas esti formale elektitaj, kion ni ne sukcesis fari dum la Jarkunveno pro manko da kvorumo. Bezonas voĉdono el almenaŭ dek-du membroj por elekti komitatajn oficistojn. Ni komprenas, ke ne ĉiuj eblas facile ĉeesti la ekzterordinaran kunvenon, do ni ankaŭ elsendos poŝtan balotilon dum la unua semajno de majo, por ke vi povu perpoŝte voĉdoni se vi mem ne eblas ĉeesti la kunvenon, kaj ni instigas vin resendi ĝin al la sekretario antaŭ la 15a de majo.

Ĉi tiu estas NIA kaj VIA federacio, do ni kunlaboru por farigi ĝin sukceso!

Wednesday 26 March 2008

Jarkunveno de la Sud-Orienta Esperanto-Federacio

Okazos Sabato la 29a de marto 2008, 2:00 - 4:00 ptm. Sekvos la jarkunvenon muzika koncerto. Disponos al ni piano, sed se iu ludas alian instrumenton kaj ŝatus partopreni, bonvolu kiel eble plej frue sciigi nin. Ju pli multe, des pli gaje! Kiel kutime, manĝetoj kaj trinkaĵoj estos haveblaj sed ni bonvenigos vin ankaŭ alporti ion por kunmanĝi aŭ kuntrinki, se vi deziras. Venu kaj partoprenu ĝuindan posttagmezon!
Bonvolu sciigi al esperanto-soef je tiscali.co.uk se vi povos ĉeesti. Ĉi tiu estos tre grava kunveno kaj ni tre ĝojos renkonti vin!

Sunday 10 February 2008

Krespo-Festo Raporto

Greta Büttinger kun krespo je la festo. Dekkvar homoj ĉeestis la feston.

Wednesday 23 January 2008

Krespo-Festo

Ni kore invitas vin ĉeesti nian “Krespo-Feston” Je: Sabato la 2a de Februaro 2008, 2:00 ptm ĝis proksimume - 6:00 ptm. Estos krespoj kaj aliaj manĝetoj, trinkaĵoj, muziko, kaj diversaj distraĵoj. Bonvolu sciigi al esperanto-soef je tiscali.co.uk se vi povos ĉeesti. Vi estos tre bonvena.