Saturday 19 April 2008

Eksterordinara kunveno 31an de majo

Pro ĝenerala manko da intereso el niaj membroj, kaj ankaŭ manko da bona vetero, ni bedaŭrinde prokrastas la proponitan piknikon en Riĉmond Parko kiun ni esperis organizi sabaton la 26an de aprilo. Espereble ni reorganizos ĝin iam dum junio aŭ julio. Aparte, eksterordinara kunveno okazos sabaton la 31an de majo por elekti nian novan komititaton. Tiu estos grava kunveno kaj ni esperas, ke vi strebos ĉeesti. Kontaktu la sekretario esperanto-soef je tiscali.co.uk

La intertempa komitato staras jene, kaj iaj aliaj proponoj atingu la sekretarion antaŭ la 30a de aprilo 2008:
  • Prezidanto – Annice Szrajbman
  • Sekretario – Gregory Porilo
  • Kasisto – Elena Sherstnyova
  • Publikeca kaj Retpaĝa Oficisto – Kevin Murray
  • Ekstera Konsilanto – Ian Fantom

Ni ankaŭ ricevis proponon elekti Greta Buttinger kiel Honora Prezidanto.

Ĉiuj la supraj oficistoj bezonas esti formale elektitaj, kion ni ne sukcesis fari dum la Jarkunveno pro manko da kvorumo. Bezonas voĉdono el almenaŭ dek-du membroj por elekti komitatajn oficistojn. Ni komprenas, ke ne ĉiuj eblas facile ĉeesti la ekzterordinaran kunvenon, do ni ankaŭ elsendos poŝtan balotilon dum la unua semajno de majo, por ke vi povu perpoŝte voĉdoni se vi mem ne eblas ĉeesti la kunvenon, kaj ni instigas vin resendi ĝin al la sekretario antaŭ la 15a de majo.

Ĉi tiu estas NIA kaj VIA federacio, do ni kunlaboru por farigi ĝin sukceso!