Wednesday 26 March 2008

Jarkunveno de la Sud-Orienta Esperanto-Federacio

Okazos Sabato la 29a de marto 2008, 2:00 - 4:00 ptm. Sekvos la jarkunvenon muzika koncerto. Disponos al ni piano, sed se iu ludas alian instrumenton kaj ŝatus partopreni, bonvolu kiel eble plej frue sciigi nin. Ju pli multe, des pli gaje! Kiel kutime, manĝetoj kaj trinkaĵoj estos haveblaj sed ni bonvenigos vin ankaŭ alporti ion por kunmanĝi aŭ kuntrinki, se vi deziras. Venu kaj partoprenu ĝuindan posttagmezon!
Bonvolu sciigi al esperanto-soef je tiscali.co.uk se vi povos ĉeesti. Ĉi tiu estos tre grava kunveno kaj ni tre ĝojos renkonti vin!