Monday 29 March 2010

SLEG datoj por 2010

Si vi ne recevis Update en la aprilo-junio 2010 eldono Gregory Porilo anoncis Sud- Londona Esperanto-Grupo datojn por 2010.
1. Paska Festo: 10 aprilo 2010
2. Viziton al la Brita Muzeo: julio aŭ aŭgusto (dato anoncota)
3. Piroteknika Vespero: 6 novembro 2010
4. Krisnaska Festo: 11 decembro 2010

Lokoj de esperanto-sleg je tiscali.co.uk
Ĉi jare okazos la Arĝenta Jubileo de la Sud-Londona Esperanto-Grupo kiu fondiĝis en 1985.

Thursday 18 March 2010

Rideto

Jarkunveno 2010 27a marto je la 13 horo

La jarkunveno estas denove en Kingston upon Thames. Ĉie jare estas trinkaĵo kaj manĝaĵoj, agrabla etoso, vin kiel art-amantaj, atendas surprizo.

Tagordo
1. Malfermo de la jarkunveno
2. Raporto pri la 2009a Jarkunveno
3. Raporto de la Prezidanto
4. Raporto de la Kasisto
5. Raporto de la Sekretario
6. Elekto de la nova komitato
7. Plano pri estonta agado
8. Aliaj aferoj
9. Fermo de la jarkunveno

La nuna komitato estas la jena
Prezidanto: Annice Szrajbman; Sekretario: Kevin Murray; Kasisto: Elena Hiard

Annice volas rezigni do ni bezonas kandidatojn por SOEF prezidanto.

Laŭvola manĝo je Al Forno, Kingston upon Thames nur 10 minutoj de la kunvenejo.

Bonvolu respondi, se vi partoprenos la kunvenon al sudorientaesperantofederacio@googlemail.com

Monday 4 May 2009

Muzika Koncerto ĉe la Jarkunveno en Kingston upon Thames

koncerto
Pianistoj: Ian (maldesktre) kaj Alan Fantom. Komentario interesa kaj melodia selekto.

Saturday 21 March 2009

Koncerto kaj Jarkunveno en Marto 28

Koncerto 13:30 - 14:30
Piano-recitalo de Alan kaj Ian Fantom kun klarigoj en Esperanto
Solludoj kaj duetoj; Klasikaĵoj propraj komponaĵoj, ĵazo kaj improvizaĵoj

Jarkunveno / AGM 15:00
Tagordo
  1. Pardonpetoj
  2. Protokolo de la lasta kunveno
  3. Aferoj leviĝantaj de la protokolo
  4. Raporto de la Prezidanto
  5. Raporto de la Sekretario
  6. Raporto de la Kasisto
  7. Elekto de la nova komitato
  8. Aliaj Aferoj
Kontaku esperanto-soef je tiscali.co.uk se vi volas veni

Saturday 20 December 2008

Sunday 7 December 2008

Naskiĝfesto de Zamenhof kaj Krisnaska Festo


La Sud-Londona Esperanto Group kore invitas vin ĉeesti nian jenan okazaĵon: Naskiĝfesto de Zamenhof kaj Krisnaska Festo je Sabato la 13a de Decembro 2008 2:00ptm - 6:00ptm. Estos multa manĝetoj, trinkaĵoj, muziko, diversaj distraĵoj, kaj kantado de Krisnaska kantoj. Bonvolu veni kaj alporti ion por kunmanĝi aŭ kuntrinki, se vi deziras, sed plej grave alportu vin mem kaj amikojn por partopreni ĝuindan feston!

Pro la manĝoprovizado, bonvolu sciigi al ni se vi povos aŭ ne povos ĉeest pere de esperanto-sleg je tiscali.co.uk. Dankon