La intertempa komitato staras jene, kaj iaj aliaj proponoj atingu la sekretarion antaŭ la 30a de aprilo 2008:
- Prezidanto – Annice Szrajbman
- Sekretario – Gregory Porilo
- Kasisto – Elena Sherstnyova
- Publikeca kaj Retpaĝa Oficisto – Kevin Murray
- Ekstera Konsilanto – Ian Fantom
Ni ankaŭ ricevis proponon elekti Greta Buttinger kiel Honora Prezidanto.
Ĉiuj la supraj oficistoj bezonas esti formale elektitaj, kion ni ne sukcesis fari dum la Jarkunveno pro manko da kvorumo. Bezonas voĉdono el almenaŭ dek-du membroj por elekti komitatajn oficistojn. Ni komprenas, ke ne ĉiuj eblas facile ĉeesti la ekzterordinaran kunvenon, do ni ankaŭ elsendos poŝtan balotilon dum la unua semajno de majo, por ke vi povu perpoŝte voĉdoni se vi mem ne eblas ĉeesti la kunvenon, kaj ni instigas vin resendi ĝin al la sekretario antaŭ la 15a de majo.
Ĉi tiu estas NIA kaj VIA federacio, do ni kunlaboru por farigi ĝin sukceso!